Pulsuz

La Aventuroj de Alicio en Mirlando

Mesaj mə
Müəllif:
iOSAndroidWindows Phone
Tətbiqə keçidi hara göndərməliyəm?
Mobil cihazınızda kodu daxil etməyincə bu pəncərəni bağlamayın
Təkrar etməkKeçid göndərilib

Müəllif hüququ sahibinin tələbinə əsasən kitabı fayl şəklində yükləmək mümkün deyil.

Bununla belə, siz onu mobil tətbiqimizdə (hətta internet bağlantısı olmadan) və LitRes saytında onlayn oxuya bilərsiniz.

Oxunmuşu qeyd etmək
Şrift:Daha az АаDaha çox Аа

ĈAPITRO VII
Tetrinkado ĉe Frenezuloj

Jen sub arbo antaŭ la domo ŝi vidis tablon; ĉe la tablo sidis, tetrinkante, la Martleporo kaj la Ĉapelisto; ankaŭ inter ili sidis Gliro, kiu dormas profunde. La du aliaj apogis sur ĝi la kubutojn, kaj babiladis ĉirkaŭ ĝia kapo. "Tre malkomforte por la Gliro," pensis Alicio, "tamen, ĉar ĝi dormas profunde, ĝi kredeble ne sentas la malkomforton."

Kvankam la tablo estis granda, la ĵus priskribita trio amasiĝis en unu angulo. Ekvidinte Alicion, ili tuj kriis unuvoĉe. "Ne pli da sidlokoj, ne pli!"

"Jen kelkaj" diris Alicio indignante, kaj sidigis sin en granda apogseĝo ĉe unu fino de la tablo.

"Prenu da vino," per mokafabla voĉo alparolis ŝin la Martleporo.

Alicio per vigla serĉrigardo esploris la tutan tablon, kaj vidis sur ĝi – krom teaĵoj – nenion.

"Mi ne vidas vinon," ŝi diris.

"Nek mi," diris la Martleporo.

"Do vi kondutis neĝentile, proponante ĝin," kolere Alicio respondis.

"Ankaŭ vi, sidante ĉe ni sen invito," akre respondis la Martleporo.

"Neniu sciigis ke la tablo apartenas al vi" diris Alicio "oni ja surmetis manĝilarojn por multe pli ol tri personoj."

"Vi tranĉigu la hararon," subite intermetis la Ĉapelisto. De l' komenco li estis rigardeginta Alicion kun evidenta scivolemo, kaj nun la unuan fojon alparolis ŝin.

"Ne decas kritiki la personaĵojn; tio ja estas tre malĝentila." Alicio diris tion tre severe.

La Ĉapelisto tre larĝe malfermis la okulojn, aŭdinte tion. Anstataŭ respondi, li subite proponis la enigmon: "Je kio la korvo similas skribotablon?"

"Bone, oni komencas proponi enigmojn: jam nun ni amuziĝos," pensis Alicio, kaj ŝi diris laŭte: "Mi kredas ke mi sukcesos mem solvi tion."

"Ĉu per 'solvi' vi intencas diri ke vi povos trovi la respondon?" diris la Martleporo.

"Ĝuste tion," respondis Alicio.

"Tamen, vi devas ĉiam diri kion vi intencas," diris la Martleporo.

"Tion mi ĉiam faras," Alicio komencis vigle, "almenaŭ… (per voĉo pli duba)… mi ĉiam intencas kion mi diras, kaj jen la sama afero, ĉu ne?"

"Tute ne sama," kontraŭdiris la Ĉapelisto. "Laŭ tiu logiko, oni povus diri, ke samaj estas 'Mi vidas kion mi manĝas' kaj 'Mi manĝas kion mi vidas.'"

…"Laŭ tiu logiko, oni povus diri," intermetis siavice la Martleporo, "ke samaj estas 'Mi ŝatas kion mi ricevas' kaj 'Mi ricevas kion mi ŝatas.'"

La Gliro certe ne vekiĝis, li certe dormparolis; jen lia diro:

"Laŭ tiu principo, oni povus diri, ke samaj estas 'Mi spiras dum mi dormas' kaj 'Mi dormas dum mi spiras.'"

"Por vi, ili fakte estas samaj," diris la Ĉapelisto.

Sekvis kelkminuta silento, kiun Alicio profitis por rememori al ĉiuj faktoj de si konataj pri korvoj kaj skribotabloj.

La Ĉapelisto unue rompis la silenton. Alicio rimarkis en la lastaj momentoj, ke li prenas la horloĝon el sia poŝo kaj maltrankvile observas ĝin, ke fine li skuis ĝin kaj tenis apud la orelo. Tiam turnante sin al Alicio li demandis: "Kiun daton ni havas?"

Post iom da pripenso Alicio respondis: la kvaran Majo.

"Sekve, ĝi eraras je du tagoj! Ĉu mi ne diris al vi, ke butero ne taŭgos por la radaro?" Dirante tion li turnis tre indignan rigardon sur la Martleporon.

"Nur la plej bonkvalitan mi uzis," protestis la Martleporo.

"Jes, sed kune kun la butero kelkaj paneroj nepre eniĝis," la alia riproĉe diris, "vi ne devis enigi ĝin per la pantranĉilo."

La Martleporo prenis la horloĝon, kaj malĝoje observis ĝin; poste li trempis ĝin en sian tason, kaj denove observis. Tamen li ne povis elpensi ion pli dirindan ol la antaŭa diro: —

"Nur la plej bonan buteron mi uzis."

Alicio scivole rigardis la poŝhorloĝon trans lia ŝultro. "Jen tre kurioza horloĝo," ŝi ekkriis, "ĝi ja indikas la monatdatojn, kaj la horojn ĝi ne indikas."

"Pro kio ĝi devas?" la Ĉapelisto demandis. "Ĉu via poŝhorloĝo montras por vi la jarojn?"

"Kompreneble ne!" Alicio tre flue respondis. "Ĉar se ĝi montrus la jarojn, ĝi devus indiki dum tre longa tempo la saman ciferon."

"Kaj ĝuste tiun fakton vi povus konstati pri la mia," diris la Ĉapelisto.

Alicio tute konfuziĝis. La lasta diro de l' Ĉapelisto, kvankam ne malbona Esperantaĵo, ŝajnis al ŝi konduki nenien. Ŝi nur diris ĝentile: "Mi ne komprenas."

"La Gliro ree endormiĝis," diris la Ĉapelisto, kaj verŝis sur ĝian nazon iom da varma teo. Ĉe tio, la Gliro malpacience skuis la kapon, kaj diris, ne malferminte la okulojn: —

"Ja, kompreneble! Ĝuste tion mi mem intencis diri."

"Ĉu vi jam solvis la enigmon?" demandis la Ĉapelisto, denove turnante sin al Alicio.

"Ne, mi fordonas la solvon," diris Alicio. "Diru al mi la solvon."

"Mi ne havas pri la solvo eĉ la plej malklaran ideon," li respondis.

– "Ne ekzistas solvo," diris la Martleporo.

Alicio ekĝemis enue. "Mi opinias," ŝi diris, "ke vi devas pli bone uzi la tempon ol malŝpari ĝin proponante ne solveblajn enigmojn."

"Se vi konus la Tempon tiel bone kiel mi," diris la Ĉapelisto, "vi ne uzus 'ĝi' priparolante 'lin.'"

"Mi ne komprenas," diris Alicio.

"Verŝajne ne," diris la Ĉapelisto, balancante la kapon malestime. "Mi kuraĝus diri ke neniam vi eĉ parolis al Tempo?"8

"Eble ne," Alicio respondis iom singarde, "tamen, lernante la muzikon, mi ĉiam devas tempbati."9

"Ha, jen la kaŭzo," diris la Ĉapelisto. "Li ja ne ŝatas tiun batadon. Se vi nur volus esti pli agrabla, li preskaŭ ĉion farus pri la horloĝoj laŭ viaj preferoj. Ekzemple, ĉe la naŭa matene, kiam vi devas komenci la lecionojn, vi nur devus murmuri al li vian deziron, kaj jen la indikiloj tuj montrus la unuan horon kaj vi havus la tagmanĝon."

"Tio estus agrabla, certege," diris Alicio. Tamen, profundiĝinte en pensojn, ŝi poste aldonis:

"Sed en tiu okazo, mi ja ne estus preta por la manĝo, mi ne estus malsata!"

"En la komenco, eble ne," diris la Ĉapelisto, "sed vi povus teni la horloĝon ĉe la unua, ĝis vi fariĝus malsata."

"Ĉu vi tiel mastrumas ĝin?" Alicio demandis.

La Ĉapelisto malĝoje svingis la kapon. "Tion ne mi," li respondis, "ĉar li kaj mi malpacis en la pasinta Marto, ĵus antaŭ kiam tiu freneziĝis (montrante per sia tekulero al la Martleporo). Ĝi okazis ĉe la granda koncerto kiun organizis la Kera Damo. Mi devis kanti:

 
Tvink'l, 10 Tvink'l! Vesperteto
Kia via afereto?
 

Vi kredeble konas tiun kanton?"

"Mi certe aŭdis ion similan," diris Alicio.

"La daŭrigo," diris la Ĉapelisto, "estas jena."

 
Tra l' aer' vi ŝovas vin
Majeste, kiel anasin'.
Tvink'l, Tvink'l!..
 

En tiu momento la Gliro skuis sin kaj komencis dormkanti:

"Tvink'l, tvink'l, tvink'l."… Ĉar laŭŝajne ĝi havis la intencon daŭrigi sen fino tian tvink'ladon, oni pinĉis al ĝi la orelojn por ĉesigi ĝin. —

– "Nu, apenaŭ mi finis la unuan verson," diris la Ĉapelisto, "la Kera Damo eksaltis kaj laŭte kriegis: 'Li mortigas la Tempon; oni senkapigu lin.'"

"Ho, la kruela sovaĝulino," ekkriis Alicio.

"Kaj de post tiu tago ĝis nun," la Ĉapelisto malgaje daŭrigis, "la Tempo ĉion rifuzas al mi. Ĉiam konstante li nun donas al mi la sesan posttagmeze."

Vere frapanta ideo venis al Alicio. "Jen la kaŭzo, ĉu ne, pro kiu mi vidas sur la tablo tiom da temanĝiloj?"

"Precize," respondis la Ĉapelisto, ekĝemante. "Ĉiam la tehoro, kaj neniam ni havas intertempon eĉ por viŝi la ilojn."

"Do, vi ĉirkaŭmovas vin?" demandis Alicio.

"Precize," diris la Ĉapelisto, "laŭ eluzo de la manĝiloj."

"Sed kio okazas," Alicio kuraĝis demandi, "kiam vi denove revenas antaŭ la unue uzitaj?"

– "Ni ŝanĝu la paroltemon," la Martleporo interrompis, oscedante. "Ĉi tio enuigas min! Mi proponas ke la Fraŭlineto rakontu al ni fabelon."

"Bedaŭrinde, mi eĉ ne unu povas memori," diris Alicio. La propono ja timigis ŝin.

"Do, la Gliro devas," ambaŭ kriis unuvoĉe. "Vekiĝu, Gliro!" Ili pinĉis ĝin sur ambaŭ oreloj samtempe.

La Gliro malrapide malfermis la okulojn, kaj diris per raŭka, malforta voĉo: "Mi ne dormis; la vortojn, kiujn vi ambaŭ diris, mi aŭdis ĉiujn, ĉiujn senescepte."

"Vi rakontu al ni fabelon," diris la Martleporo.

"Jes, bonvolu, mi petas," Alicio diris petege.

"Ankaŭ ne prokrastu," aldonis la Ĉapelisto, "ĉar, se vi prokrastos, vi nepre re-endormiĝos antaŭ ol fini."

La Gliro tuj komencis, tre rapidante: – "Estis iam tri fratinetoj, kiujn oni nomis Elnjo, Lanjo, kaj Tinjo. Ili loĝis ĉe la fundo de tre profunda puto."

 

"Kion do ili manĝis?" diris Alicio. (La demandoj pri manĝaj kaj trinkaj aĵoj ĉiam havis por ŝi specialan intereson.)

Post du minuta konsiderado la Gliro respondis: "Ili nutris sin per melaso."

"Tion ja ili ne povus," Alicio protestis tre ĝentile, "ĉar ili fariĝus malsanaj."

"Kaj fakte estis" diris la Gliro "tre malsanaj."

Alicio penis imagi al si, kiaspeca estus la vivo, se ŝi loĝus en putfundo kaj nutrus sin per melaso; sed la peno estis tro konfuziga, sekve ŝi demandis: "Kial ili loĝis en la putfundo?"

– "Prenu pli da teo," diris al ŝi la Martleporo, kun tre serioza mieno.

"Ĝis nun mi havis neniom," respondis Alicio, ofendite, "sekve mi ne povas preni pli."

"Denove vi malpravas," intermetis la Ĉapelisto. "Ĉu vi ne devis diri ke vi ne povus preni malpli? Tre facile ja estas preni pli ol neniom."

"Neniu petis vian opinion," diris Alicio indignante.

"Ho, ho!" triumfe kriis la Ĉapelisto. "Kiu nun rompas la regulon pri personaĵoj?"

Al tio Alicio ne povis trovi taŭgan respondon. Sekve ŝi servis al si teon kaj buterpanon, kaj poste turnis sin denove al la Gliro kaj ripetis la demandon:

"Pro kio ili loĝis en la putfundo?"

Jam la duan fojon la Gliro bezonis duminutan konsideradon; fine li diris: "La puto estis melasa puto."

"Neeble, ne ekzistas tiaĵo," Alicio komencis tre indigne. Sed la Ĉapelisto kaj la Martleporo ambaŭ sible admonis ŝin per Ŝ – ! Ŝ – ! kaj la Gliro mem per ofendita voĉo minacis ŝin, dirante:

"Se vi ne kapablas konduti ĝentile, vi devas mem fini la fabelon."

"Ho, volu daŭrigi, mi petegas," Alicio ekkriis. "Mi ne ree interrompos vin; eble ekzistas unu."

"Vi kredas ke nur unu?" la Gliro indigne ekkriis. Tamen li konsentis daŭrigi.

"Do, tiuj tri fratinetoj – ili ja lernis la desegnarton – "

"Kion ili desegnis?" diris Alicio, jam forgesinte sian promeson.

Ĉi tiun fojon eĉ ne unu momenton la Gliro konsideris.

"Melason," li diris.

– "Mi bezonas puran tason," interrompis la Ĉapelisto. "Ni ĉiuj movu nin maldekstren je unu sidloko."

Li movis sin laŭ la diro; lin sekvis la Gliro, kaj la Martleporo translokigis sin en la seĝon de la Gliro. Alicio, ne tre volonte, prenis la antaŭan lokon de la Martleporo. El la ŝanĝoj ja profitis nur la Ĉapelisto, kaj ĉar la Martleporo ĵus antaŭ la translokiĝo renversis la laktokruĉon en sian teleron, Alicio certe malprofitis. —

Ĉar ŝi ne volis reofendi la Gliron, ŝi komencis tre singarde:

"Mi ne komprenas. De kie ili desegnis11 la melason?"

"Oni povas ĉerpi12 akvon el akvoputo," la Ĉapelisto klarigis, "do egalfacile estas ĉerpi (t.e. desegni) melason el melasoputo, ĉu ne? vi malklera bubineto?"

Alicio pro lia malĝentileco tute ne atentis la Ĉapeliston: al la Gliro ŝi diris: —

"Sed ili ja vivis en la puto."

"Vivis en la puto? Certege! Sed vi, vi sen la puto ja malsukcesus desegni la melason el ĝi!" La Gliro, dirante tion, tre longigis la vokalojn, kaj iom kunligis apartajn vortojn laŭ la parolmaniero de kelkaj angloj kiuj eklernis la lingvon en tre malmoderna epoko.

Alicio tiel konfuziĝis per tiu respondo ke, dum kelka tempo, ŝi lasis al la Gliro seninterrompe daŭrigi la rakonton.

"Ili lernis la arton desegni," diris la Gliro, oscedante kaj frotante la okulojn (ĉar ĝi jam refariĝis dormema) "kaj desegnis aĵojn ĉiuspecajn, ĉion komenciĝantan per la litero M – "

"Kial per M?" diris Alicio.

"Kial ne per M?" diris la Martleporo. Alicio silentiĝis.

La Gliro, jam ferminte la okulojn, ekdormetis, sed pro la fortaj pinĉoj de la Ĉapelisto, ĝi revekiĝis kun subita ekkrieto, kaj daŭrigis:

– "Komencigantan per M, ekzemple Muskaptilojn, Memoron, Multecon – ĉu iam vi vidis desegnaĵon kiu reprezentas Multecon?"

Alicio, tre konfuzite, respondis: "Nu, se efektive mi devas respondi tiun demandon, mi ne pensas– "

"Se vi ne pensas, vi ne rajtas paroli," diris la Ĉapelisto.

Tiun lastan malĝentilaĵon Alicio ne povis toleri. Ŝi levis sin kaj kun tre ofendita mieno marŝis for de la tablo.

La Gliro tuj endormiĝis; kaj nek la Ĉapelisto nek la Martleporo atentis ŝian foriron, kvankam kelkfoje ŝi rigardis malantaŭen en la espero ke ili revokos ŝin. La lastan fojon kiam ŝi vidis ilin, ambaŭ staris super la Gliro, klopodante per ĉiuj fortoj prempaki ĝin en la tekruĉon!

"Neniam mi volos reviziti ilin" diris Alicio.

"Neniam en la tuta vivo mi ĉeestis pli tedan pli enuigan tetrinkadon ol ĉe ili."

Dume ŝi iris tra la arbaro, zorge elektante la piedlokojn. Post iom da marŝado, ŝi rimarkis unu arbon kiu havas pordeton en la trunko kondukantan internen. "Jen tre kurioza arbo," pensis ŝi. "Tamen hodiaŭ ĉio estas kurioza. Kredeble estus bona afero eniri" – kaj eniris.

Denove ŝi trovis sin en la longa halo apud la vitra tableto. "Nu, ĉi tiun fojon mi klopodos pli lerte," ŝi diris al si.

Preninte la oran ŝlosileton, ŝi unue malŝlosis la pordon kiu kondukas en la ĝardenon. Tiam, ŝi mordetis la fungopecon (kiun ŝi ankoraŭ havis en la poŝo) ĝis ŝi estis tridek centimetrojn alta, kaj fine– post tiom da malsukcesoj – trovis sin en la belega ĝardeno inter la helkoloraj florbedoj kaj ĉarmaj fontanoj.

ĈAPITRO VIII
Kroketludo ĉe la Kera Damo

Ne malproksime de l' enirejo staris granda rozarbo; kreskis sur ĝi blankaj rozoj, sed jen tri ĝardenistoj okupis sin pentrante ilin ruĝaj. Ĉar tio ŝajnis al Alicio tre stranga ago, ŝi alproksimigis sin por observi ilin. Ĵus alvenante, ŝi aŭdis unu el ili diranta: "Kvin, vi gardu vin, vi jam ne ŝprucu sur min la kolorilon."

"Mi ne povis ne," diris Kvin malafable. "Sep ŝancelis al mi la kubuton." Sep rigardis supren kaj diris: "Jen ĝuste vi, Kvin; ĉiam vi kulpigas la kunulojn."

"Vi, Sep, vi ne kuraĝu paroli!" rediris Kvin. "Nur hieraŭ mi aŭdis la Damon diranta ke vi meritas esti senkapigita."

"Pro kia kulpo do?" demandis la unue parolinta.

"Tio ne estas via afero, Du," diris Sep.

"Ĝi nepre estas lia," asertis Kvin, "kaj mi volonte sciigas al li: la kulpo estas ke Sep alportis al la kuiristo tuliptuberojn anstataŭ bulboj."

Sep pasie deĵetis sian broson, kaj komencis. "Nu, el ĉiuj maljustaj aferoj – "

Sed en tiu momento li okaze ekvidis Alicion, kiu staras apude observante ilin. Li rapide subigis lian koleron, la aliaj ĉirkaŭrigardis serĉante la kaŭzon de lia ekhalto, kaj ĉiuj humile salutis ŝin.

"Ĉu vi afable volus diri al mi," Alicio demandis iom timeme, "kial vi kolorigas tiujn rozojn?"

Kvin kaj Sep diris nenion, sed direktis la rigardojn sur Du, kiu per tre mallaŭta voĉo komencis: "Nu, Fraŭlino, la fakto estas ke jena arbo devis esti ruĝroza, kaj ni erare plantis blankrozan. Se la Damo eltrovus tion, ŝi ja ekzekutigus nin ĉiujn. Sekve, ni nun klopodas laŭeble por ke, antaŭ ol ŝi alvenos, – "

En tiu momento Kvin, kiu kun zorgplena vizaĝo konstante rigardadis trans la ĝardenon, ekkriis; "Jen la Damo, jen la Damo!"

La tri ĝardenistoj tuj ĵetis sin teren kaj kuŝis sur la ventroj. Alicio ekaŭdis la sonojn de multaj piedpaŝoj, kaj alrigardis. Ŝi sentis fortan ekscitecon kaj fortan deziron vidi la Damon.

Unue marŝis dek soldatoj, kiuj portas trefojn; tiuj soldatoj havis platajn rektangulajn korpformojn – same kiel la tri ĝardenistoj – kun la manoj kaj piedoj apud la kvar anguloj. Sekvis dek korteganoj; tiuj ĉi estis ornamitaj super la tuta korpo per karooj, kaj marŝis duope, kiel ankaŭ la soldatoj. Post la korteganoj sekvis duope la reĝaj infanoj; ili marŝis mano en mano kaj ĝoje saltadis. Post ili sekvis la gastoj; la plimulto el ili estis gereĝoj, kaj inter ili Alicio rimarkis la Blankan Kuniklon. Ĝi parolas rapide kaj eksciteme, kaj ridetas ĉe ĉiu diro de la aliaj. Post la gastoj solene marŝis la Kera Lakeo, kiu portas sur velura kuseno la reĝan kronon; kaj en la fino de ĉi tiu majesta procesio jen la REĜO kaj DAMO KERAJ!

Alicio iom dubis ĉu ŝi ni devas – same kiel la tri ĝardenistoj – kuŝi horizontale sur la ventro. Sed ŝi ne povis memori ke ekzistas tia regulo pri procesioj "kaj krome," pensis ŝi, "por kio utilus la procesioj, se la ĉeestantoj devus kuŝi sur la ventro, kaj sekve ne povus vidi ilin?"

Do, ŝi staris serene, kaj atendis.

Kiam la eminentuloj alvenis apud Alicion, ĉiuj haltis kaj rigardis ŝin.

La Damo, turnante sin al la Lakeo, demandis severe: "Kiu ŝi estas?"

La Lakeo nur klinis sin riverence kaj ridetis.

"Vi idioto!" diris la Damo, kaj skuis malpacience la kapon. Poste ŝi turnis sin rekte al Alicio, dirante: "Kiel oni nomas vin, infano?"

"Mia nomo estas Alicio, se plaĉas al via Dama Moŝtino," ŝi respondis tre ĝentile, sed ŝi aldiris al si aparte: "Ili ja estas nur aro da ludkartoj; mi certe ne devas timi ludkartojn."

"Kaj kiuj jenaj estas?" diris la Damo, montrante al la tri ĝardenistoj, kiuj kuŝas ĉirkaŭ la rozarbo. Ĉar ili kuŝis sur la ventro, kaj la desegno sur la dorsoj estis identa por la tuta aro, pro tio la Damo ne povis diveni ĉu ili estas ĝardenistoj, soldatoj, korteganoj, aŭ eĉ tri el siaj propraj infanoj.

"Kiel ajn mi povas sciigi tion?" diris Alicio, "ĝi tute ne estas mia afero."

(Sed malgraŭ la ekstera kuraĝo, ŝi interne iom tremis.)

La vizaĝo de l' Damo purpuriĝis pro kolero; fikse rigardeginte Alicion dum unu momento, same kiel rigardegas la sovaĝaj bestoj, ŝi kriegis: "Oni senkapigu ŝin, oni sen – "

"Oni sen-sencaĵon parolas!" diris Alicio tre laŭte kaj tre firme; kaj la Damo silentiĝis!

La Reĝo metis la manon sur ŝian brakon, dirante per tre malkuraĝa voĉo. "Konsideru, karulino, ke ŝi estas nur infanino."

La Damo malestime turnis sin for de li, kaj ordonis al la Lakeo, ke li turnu ilin supren. La Lakeo zorge aliflankigis ilin laŭ la ordono, levante ilin per la piedo.

"Levu vin," diris la Damo per laŭta, sibla voĉo. La tri ĝardenistoj tuj levis sin sur la piedojn, kaj komencis klinsaluti la Reĝon, la Damon, la reĝajn infanojn, k.c.

"Ĉesu tion," kriegis la Damo, "vi donas al mi la kapturniĝon!" Ekvidante la rozarbon, ŝi daŭrigis: "Kion ajn vi tie ĉi faris?"

"Se plaĉas al via Dama Moŝtino," diris Du per tre humila voĉo, starigante sin sur unu genuo: "Ni estas penintaj – "

"Mi komprenas," diris la Damo, kiu intertempe estis apude rigardinta la pentritajn rozojn: "Oni senkapigu ilin!"

La procesio marŝis for, escepte nur tri soldatojn, kiuj restis por ekzekuti la malfeliĉajn ĝardenistojn. Tiuj ĉi kuris al Alicio por ke ŝi protektu ilin.

"Mi ne permesos al ili ekzekuti vin," diris Alicio, kaj ŝi tuj kaŝmetis ilin en grandan florpoton, kiu staris apude. La tri soldatoj, ĉirkaŭvagadinte kelkajn minutojn por serĉi ilin, fine marŝis for por rekuniĝi kun la ceteraj.

"Ĉu iliaj kapoj estas jam for de la ŝultroj?" ekkriis la Damo, revidante ilin.

"Iliaj kapoj jam estas for" laŭte kriis la soldatoj "se plaĉas al via Dama Moŝtino."

"Bone," diris la Damo. – "Ĉu vi povas kroketludi?"

La soldatoj ne respondis, sed rigardis Alicion, ĉar por ŝi la Damo evidente intencis la lastan demandon.

"Jes," kriis Alicio avide.

"Venu do," respondis la Damo.

Alicio aligis sin al la procesio inter la gastoj, kaj treege ŝi volis scii kio estas okazonta.

"Estas… estas tre bela tago," diris ĉe ŝia flanko iu malforta voĉo.

Turnante la kapon, ŝi vidis ke la Blanka Kuniklo marŝas duope kun ŝi kaj time rigardas en ŝian vizaĝon.

"Tre bela," konsentis Alicio. "Kie la Dukino?"

"Ŝ! Ŝ!" la Kuniklo tuj flustris en ŝian orelon, kaj ĵetis zorgoplenan rigardon trans sia ŝultro. Tiam, levinte sin sur la piedpintoj, li metis la buŝon al ŝia orelo kaj diris en ĝin: "Oni mortkondamnis ŝin."

"Pro kio?" Alicio demandis.

"Ĉu vi diris 'Domaĝe'?" diris la Kuniklo.

"Ne, certe ne!" respondis Alicio. "Laŭ mi tute ne estas domaĝe. Mi diris 'Pro kio.'"

 

"Ŝi ja survangis la Damon – " la Kuniklo komencis.

Alicio preskaŭ sufokis sin, penante ne tro laŭte ridegi.

"Ŝ – !" la Kuniklo murmuris denove "la Damo aŭdos vin. Ŝi ja alvenis iom malfrue, kaj la Damo diris – "

"Ĉeiĝu la ludlokojn," ektondris la Damo.

Oni tuj komencis ĉirkaŭkuri en ĉiu direkto, kaj pro la klopodoj ĉeiĝi, faligis sin reciproke. Tamen en la fino (post kelke da minutoj) ĉiuj trovis la proprajn lokojn, kaj la ludo komenciĝis. Neniam en la tuta vivo Alicio vidis tian strangan kroketludejon. Ĉie sur la grundo alterniĝis paralelaj ondlinioj; anstataŭ lignopilkoj oni uzis erinacojn; por frapi ilin, anstataŭ la ordinara lignomartelaĵo, oni havis vivantan fenikopteron; kaj la arkojn oni anstataŭis per soldatoj, kiuj devis kurbigi sin kaj staradi senmove sur la manoj kaj piedoj egale.

Por Alicio la ĉefa malfacilo estis la malfacilo elregi la fenikopteron. Prosperis al ŝi komforte formeti la korpon sub sia brako kun la kruroj pendantaj post ŝi. Sed plej ofte kiam ŝi jam bone rektigis la kolon, kaj estis preta frapi per ĝia kapo la erinacon, ĝi persistis ĉirkaŭtordi sin kaj rigardi en ŝian vizaĝon kun ridinde konfuzita mieno. Ĉe ĉiu revido de tiu konfuzita birdvizaĝo ŝi ne povis ne ekridegi; ankaŭ, kiam ŝi sukcesis malsuprenigi la kapon, kaj denove volis fari la frapon, jen la erinaco, malvolvinte sin dum ŝi penis mastrumi la birdon, jam rampas for. Krom ĉio ĉi, en la direkto kien ŝi volas frapsendi la erinacon, plej ofte malhelpis la tre onda grundsurfaco; kaj fine la arkoj ofte rektigis sin kaj marŝis for por alparoli aliajn arkojn. Alicio baldaŭ konvinkiĝis ke la kroketludo, kiel oni ludas ĝin ĉe la Kera Damo, estas tre malfacila.

La partoprenantoj, ne atendante la vicon, ludis ĉiuj samtempe. Oni ĉiam diskutadis, kies estas la diversaj erinacoj; oni malpacis, kaj eĉ batalis por posedi ilin. Post ne longa tempo, la Damo tute furioziĝis, ĉirkaŭ marŝegante kaj kriegante ĉiuminute, "Oni senkapigu lin, oni senkapigu ŝin!"

Tio estis por Alicio tre maltrankviliga. Estas vero, ke ĝis nun ŝi ne havis disputon kun la Damo, sed ŝi tre bone sciis ke tio facile povas okazi, "kaj se mi ofendos ŝin," pensis ŝi, "kio okazos al mi? Tie ĉi oni tiel ofte ordonas senkapigojn, ke mirinde estas ke eĉ unu individuo restas vivanta."

"Ŝi ĉirkaŭrigardis, serĉante rimedojn por forkuri," kaj dubante ĉu ŝi povos retiri sin nerimarkite. Dum tiu ĉirkaŭrigardado ŝi rimarkis strangan aperon en la aero. Unue ŝi ne povis imagi kio ĝi estas; sed observinte ĝin kelke da momentoj, ŝi konstatis ke ĝi estas grimaco. "Do, la Ĉeŝŝa Kato venas," ŝi konkludis, "nun mi havos kunparolanton."

"Ĉu vi bone progresas en la ludo?" diris la Kato, kiam aperis nur la buŝo kaj la cetera parolilaro. Tuj kiam aperis la okuloj, Alicio amike salutis. "Sed ne utilas alparoli ĝin," pensis ŝi, "ĝis la oreloj aperos, aŭ almenaŭ unu el ili."

Post unu minuto jam aperis la tuta kapo. Alicio demetis sian fenikopteron, kaj komencis doni plenan raporton pri la ludado, ĝojante, ke nun ŝi havas atentan aŭskultanton. La Kato ŝajne opiniis, ke jam estas videbla sufiĉe da lia korpo, kaj li aperigis nenion plu.

"Laŭ mi, oni ludas tre maljuste," diris Alicio per iom plenda voĉo, "kaj ĉiuj tiel laŭte malpacas, ke mi ne povas aŭdi mian propran voĉon; oni ne havas definitivajn regulojn, aŭ se ekzistas tiaj, oni ne atentas ilin. Ankaŭ vi ne povas imagi kiel konfuzige estas ke ĉiuj ludiloj – pilkoj, arkoj, k.t.p. estas vivaj. Ekzemple, jen la arko kiun mi devas celi promenas ĉe la alia bordo de la ludejo; kaj ĵus kiam mi volis martelumi la pilkon de la Damo, ĝi forkuris de la mia!"

"Ĉu vi trovas la Damon agrabla?" diris la Kato per mallaŭta voĉo.

"Tute ne," respondis Alicio. "Ŝi ja estas tiel ekstreme – "

En tiu momento ŝi rimarkis ke la Damo staras malantaŭ ŝi kaj aŭskultas, do ŝi daŭrigis: " – lerta kaj trafema, ke neniu alia havas eĉ la plej malgrandan venkŝancon."

La Damo ridetis afable kaj preterpasis!

"Kiun ajn vi alparolas?" diris la Reĝo, alvenante antaŭ Alicion, kaj rigardante el larĝe malfermitaj okuloj la Katkapon.

"Unu mian amikon," Alicio ĝentile respondis. "Permesu ke mi prezentu al vi – la Ĉeŝŝa Katon."

"Mi tute ne aprobas ĝian aspekton," diris la Reĝo, "tamen se al ĝi plaĉos, mi permesos al ĝi kisi mian manon."

"Tio ne plaĉas," diris la Kato.

La Reĝo metis sian reĝan korpon por protekto malantaŭ Alicion.

"Vi ne insultu," diris li el tiu rifuĝejo, "kaj – ne rigardu min."

"La Kato ja rajtas rigardi vin,"13 diris Alicio. "Tion mi certe legis en iu libro kvankam mi ne povas rememori la titolon."

"Tamen ĝi devas esti formovita," diris la Reĝo fortemfaze. Kaj alvokinte la Damon, kiu en tiu momento preterpasas, "Mi tre volas," diris li, "ke vi, karulino, formovigu tiun katon."

Por forigi ĉiujn malagrablaĵojn, ĉu gravaj, ĉu trivialaj, la Damo ja havis ĉiam la saman rimedon. "Senkapigu ĝin," ŝi diris, eĉ ne turnante la kapon por rigardi.

"Do, mi venigos mem la ekzekutiston," diris la Reĝo, kaj tiucele li tuj rapidis for.

En tiu momento Alicio ekaŭdis la voĉon de la Damo, kiu malproksime kriegas furioze. Jam tri ludantojn la Damo mortkondamnis nur pro neĉeesto en siaj vicoj. La ludado fariĝis tiel miksita, ke Alicio neniel povis certiĝi kiam ŝi havas la vicon. Do, ŝi prudente decidiĝis reiri por eltrovi, se eble, la nunan staton de la ludo, kaj serĉi sian erinacon. Sian erinacon ŝi trovis batalanta kontraŭ alia erinaco. Jen tre oportuna momento por martelumi ilin unu per alia, sed unu cirkonstanco malhelpis; ŝia fenikoptero forestis en alia parto de la ĝardeno, kie (laŭ la informo de ŝiaj okuloj) ĝi klopodadas per tre mallertaj flugpenoj levi sin sur arbon.

Ŝi rekaptis la fenikopteron kaj reportis al sia ludloko; sed la batalo jam finiĝis kaj neniu el la erinacoj restis videbla.

"Tio tamen ne estas tre grava," pensis Alicio, "ĉar ankaŭ malaperis ĉiuj arkoj." Do, pakinte la fenikopteron sub la brako, por ke ĝi ne ree foriĝu, ŝi reiris al la Kato, en la espero iom pli babiladi kun ĝi.

Ĉirkaŭ la Kato la gastoj grandamase kolektiĝis, kaj forta disputado okazas inter la ekzekutisto kaj la gereĝoj. Ĉiuj ĉi parolas samtempe; la ceteraj silente ĉirkaŭstaras, kaj ekscitite aŭskultas.

Tuj kiam Alicio aperis, ĉiuj disputantoj alvokis ŝin por decidi la aferon.

Sed ĉar ĉiuj parolis samtempe, estis por ŝi tre malfacile bone aŭdi la diratajn vortojn.

La ekzekutisto argumentis ke oni ne povas detranĉi kapon, se ne ekzistas korpo de kiu oni povas apartigi ĝin. Neniam en la tuta vivo li devis trakti tian aferon, kaj li jam estas tro aĝa por komenci tute novan metion.

La Reĝo argumentis: "Oni ja povas senkapigi ĉion, kio nur havas kapon; oni do ne parolu sensencaĵon."

Kaj jen fine la dama argumento: "Se iel la afero ne estos dece konsentita jam nun, mi ĉiujn senescepte ekzekutigos."

(Tio ĉi ja iom klarigas la kaŭzon de la jam aludita eksciteco de la gastoj!)

Alicio ne povis elpensi ion pli dirindan ol:

"Ĝi apartenas al la Dukino; mi konsilas ke vi turnu vin al ŝi."

"Ŝi estas en la kondamnitejo, vi venigu ŝin," diris la Damo.

La ekzekutisto tuj ekrapidis for, kiel sago el pafarko.

Tuj post lia foriro la Katkapo komencis esti kvazaŭ nebula; kiam li revenis kun la Dukino, ĝi jam tute malaperis. Sekve la Reĝo kaj la ekzekutisto ĉirkaŭkuris kiel frenezuloj serĉante ĝin, kaj la aliaj iris returne al la ludejo.

8La angla frazeto kiun uzis la Ĉapelisto estas dusencaĵo kies ordinara signifo estas "paroli ĝis fiksita templimo ekze 10 minutojn"; ĝi povas ankaŭ signifi "alparoli Tempon."
9Jen alia dusencaĵo: Alicio intencis esprimi "laŭtkalkuli la taktojn," sed la Ĉapelisto komprenis aŭ ŝajnigis kompreni "bati Tempon."
10Angla vorto kiu signifas "lumi kiel steloj lumas," "brili intermite."
11La sama angla vorto "draw" havas la signifojn "desegni" kaj "ĉerpi."
12La sama angla vorto "draw" havas la signifojn "desegni" kaj "ĉerpi."
13"Eĉ Kato rajtas rigardi Reĝon" estas angla popoldiro.