Pulsuz

Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde

Mesaj mə
iOSAndroidWindows Phone
Tətbiqə keçidi hara göndərməliyəm?
Mobil cihazınızda kodu daxil etməyincə bu pəncərəni bağlamayın
Təkrar etməkKeçid göndərilib

Müəllif hüququ sahibinin tələbinə əsasən kitabı fayl şəklində yükləmək mümkün deyil.

Bununla belə, siz onu mobil tətbiqimizdə (hətta internet bağlantısı olmadan) və LitRes saytında onlayn oxuya bilərsiniz.

Oxunmuşu qeyd etmək
Şrift:Daha az АаDaha çox Аа

La okazo pri la letero

Estis malfrue en la posttagmezo, kiam S-ro Utterson alvenis al la pordo de D-ro Jekyll, kie li estis tuj enlasita de Poole kaj kondukita malsupren preter la kuirejo kaj trans korton, kiu iam estis ĝardeno, ĝis la konstruaĵo, kiun oni nomis indiferente, la laboratorio aŭ dissekca ĉambro. La doktoro aĉetis la domon de la heredintoj de fama ĥirurgiisto; kaj ĉar liaj propraj gustoj estis pli ĥemiaj ol anatomiaj, li ŝanĝis la destinon de la konstruaĵo en la posta parto de la ĝardeno. Estis la unua fojo, kiam la leĝisto estis akceptita en tiu parto de la loĝejo de sia amiko; kaj li observis la malluman senfenestran konstruaĵon kun scivolo, kaj ĉirkaŭen rigardis kun malagrabla sento de strangeco, dum li transiris la operacian teatron, iam amase plenigitan de fervoraj studentoj, nun malplenan kaj silentan, kun la tabloj ŝarĝitaj de ĥemiaj aparatoj, la planko kovrita de kestoj kaj pakpajlo, kaj la lumo malklare falanta tra la nebula kupolo. Ĉe la transa flanko, ŝtuparo suprenkondukis al pordo kovrita de ruĝa bajeto19, kaj tra tiu S-ro Utterson estis fine akceptita en la kabineton de la doktoro. Estis granda ĉambro, ĉirkaugarnita je vitraj ŝrankoj, meblita interalie per spegulego kaj skribtablo, kaj elrigardis sur la korton per tri polvokovritaj fenestroj kun feraj baroj. Fajro brulis sur la kameno, lampo ekbruligita staris sur la kamenbreto, ĉar eĉ en la domoj la nebulo komencis kuŝi dense, kaj tie, proksimege de la varmo, sidis Doktoro Jekyll, ŝajne morte malsana. Li ne stariĝis por akcepti sian vizitanton, sed etendis nekore la manon kaj bonvenigis lin per ŝanĝita voĉo.

– Kaj nun, diris S-ro Utterson, tuj post la eliro de Poole, vi aŭdis la novaĵon, ĉu ne ?

La doktoro tremetis.

– Oni kriis ĝin sur la placo, li diris. Mi aŭdis tion de mia manĝoĉambro.

– Unu vorton, diris la leĝisto. Carew estis mia kliento, sed tio vi ankaŭ estas; kaj mi volas scii, kion mi devas fari. Vi ja ne estis sufiĉe freneza, kaŝi ie tiun ĉi kanajlon?

– Utterson, mi ĵuras antaŭ Dio, ekkriis la doktoro, mi ĵuras antaŭ Dio, ke mi neniam revidos lin plu. Mi ligas min al vi per mia honoro, ke mi de nun ĉesigos ĉian rilaton kun li en tiu ĉi mondo. Ĉio finiĝis. Kaj, efektive, li ne bezonas ian helpon; vi ne konas lin kiel mi; li estas for el danĝero, tute for el danĝero. Atentu miajn vortojn, oni pri li ne aŭdos plu.

La leĝisto aŭskultis malgaje. Ne plaĉis al li la febra maniero de lia amiko.

– Vi ŝajnas tre certa pri li, li diris, kaj por vi mem mi esperas, ke vi estos prava. Se okazus proceso, via nomo eble aperus.

– Mi estas tute certa pri li, respondis Jekyll, por tio mi havas sciobazon, kiun mi povas konfidi al neniu. Sed estas unu afero, pri kiu vi povas min konsili. Mi ricevis – mi ricevis leteron, kaj min embarasas decidi, ĉu mi devus montri ĝin al la polico. Mi volus lasi la aferon en viaj manoj, Utterson; vi juĝus saĝe, mi estas certa, tiel grandan konfidon mi havas al vi.

– Vi timas, mi supozas, ke ĝi povus konduki al lia troviĝo, ĉu ne? demandis la leĝisto.

– Ne, diris la alia. Mi ne povas diri, ke min tuŝas, kio fariĝos Hyde, kun li mi ne rilatos plu. Mi pensis pri mia propra reputacio, kiun ĉi tiu malaminda afero iom kompromitis.

Utterson pripensadis iom. Lin mirigis la egoismo de lia amiko kaj, tamen, trankviligis lin.

– Nu, li diris fine, permesu, ke mi vidu la leteron.

La letero estis skribita laŭ stranga vertikala maniero, kaj subskribita «Edward Hyde»; kaj ĝi sciigis, sufiĉe mallonge, ke la bonfarinto de la skribinto, D-ro Jekyll, al kiu li estis de longe tiel malinde repaginta milon da favoroj, ne bezonas timi pri lia sendanĝereco, ĉar li havas rimedojn por forkuri, al kiuj li havas absolutan fidon. Sufiĉe plaĉis al la leĝisto ĉi tiu letero; ĝi donis pli bonan aspekton al la intimeco, ol li jam atendis, kaj li kulpigis sin pro kelkaj siaj antaŭaj suspektoj.

– Ĉu vi havas la koverton? li demandis.

– Mi bruligis ĝin, respondis Jekyll, antaŭ ol konscii kion mi faris; sed ĝi portis nenian stampon de l’ poŝto. Oni alportis ĝin private.

– Ĉu mi konservu ĉi tion kaj dormu sur ĝi?20 demandis Utterson.

– Mi deziras, ke vi decidu por mi tute, estis la respondo. Mi perdis ĉian fidon al mi mem.

– Nu, mi pripensos, diris la leĝisto. Kaj nun unu vorton plu. Estis Hyde, ĉu ne, kiu diktis la kondiĉojn en via testamento pri tiu malapero?

La doktoron ŝajne kaptis eksveno. Li kunpremis la lipojn kaj jesis per kapsigno.

– Tion mi divenis, diris Utterson. Li intencis pereigi vin. Nur iom plu, kaj vin jam estus trafinta la morto.

– Min trafis io multe pli efika, respondis solene la doktoro. Min trafis averto – ho Dio! Utterson, kia averto!

Kaj li momente kovris la vizaĝon per la manoj.

Elirante, la leĝisto haltis kaj iom kunparoladis kun Poole.

– Oni hodiaŭ alportis leteron, li diris. Kian aspekton havis la portinto?

Sed Poole estis certega, ke nenio venis krom poŝte, kaj eĉ tiel nur cirkuleroj. Ĉi tiu novaĵo forsendis la vizitinton kun renovigitaj timoj. Evidente la letero alvenis per la laboratoria pordo. Eble ja ĝi estis skribita en la kabineto, kaj se tiel estas, ĝi devas esti juĝata alie kaj traktata kun tiom pli da singardemo. La ĵurnalvendistoj, dum li iris, sinraŭkige kriegis laŭlonge la trotuaroj:

– Speciala eldono! Terura mortigo de Parlamentano!

Tio estis la funebra parolado jam de unu amiko kaj kliento. Kaj li ne povis ne timi, ke la bonfamo de ankoraŭ alia amiko estos tirata malsupren en la turniĝado de l’ skandalo. La decido, kiun li devos fari estis almenaŭ iom delikata; kaj memfida kvankam li estis laŭ kutimo, li komencis dorloti deziron, havi ies konsilon.

Baldaŭ poste, li sidis ĉe unu flanko de sia propra kameno, kun S-ro Guest21, sia ĉefkomizo, ĉe la alia, kaj meze inter ili, je delikate kalkulita distanco de la fajro, staris botelo da ia speciala malnova vino, kiu de longe kuŝadis nesunumata en la fundamentoj de lia domo. La nebulo ankoraŭ dormis pendfluge super la droninta urbo, kie la lampoj lumetis kiel karbunkoloj, kaj tra la obtuziganta kaŝanta amaso de tiuj falintaj nuboj la procesio de la vivo de l’ urbo ankoraŭ enruliĝadis tra la grandaj arterioj kun sonego kvazaŭ de potenca vento. Sed la ĉambro estis gaja en la lumo de l’ fajro. En la botelo la acidoj estis jam de longe solviĝintaj; kun la daŭrado de l’ tempo la imperia tinkturo dolĉiĝis tiel same, kiel la koloro en koloritaj fenestroj alprenas nuancojn pli riĉajn; kaj la ardeco de varmegaj aŭtunaj posttagmezoj sur montetflankaj vinberejoj estis preta liberiĝi kaj distri la nebulojn de Londono. Nesenteble la leĝisto fandiĝis. Al neniu li kaŝis malpli da sekretoj, ol al S-ro Guest. Li ja ne estis ĉiam certa, ke li kaŝis tiom, kiom li intencis. Guest ofte iris al la doktora domo pri aferoj. Li konis Poole, li povis apenaŭ ne rimarki la intimecon de S-ro Hyde en tiu domo; li povus fari konkludojn. Ĉu do ne estus konsilinde, ke li vidu leteron, kiu tiun misteron klarigas? Kaj antaŭ ĉio, ĉar Guest, estante fervora studanto kaj kritikanto de skribmanieroj, konsiderus la konfidon natura kaj kompleza? Guest plie estis konsilemulo; li apenaŭ legus tian strangan dokumenton, ne eldirante rimarkon, kaj laŭ tiu rimarko S-ro Utterson povos direkti sian estontan agadon.

– Estas malĝoja afero pri Sir Danvers, li diris.

– Ja efektive ĝi estas, sinjoro. Ĝi elvokis grandan publikan senton, respondis Guest. – Kompreneble la krimulo estis freneza.

– Mi multe dezirus aŭdi vian opinion pri tio, respondis Utterson. Mi havas ĉi tie dokumenton de li skribitan; estas tute inter ni, ĉar mi apenaŭ scias, kion fari pri ĝi: eĉ plej bonaspekte la afero estas malbela. Sed jen, tute laŭ via speciala intereso: aŭtografo de mortiginto.

La okuloj de Guest plibrilis, kaj li tuj komencis esplori ĝin pasie.

– Ne, sinjoro, li diris, ne freneza; sed estas stranga skribmaniero.

– Kaj laŭ ĉiuj diroj ankaŭ tre stranga skribinto, aldonis la leĝisto.

Ĝuste en tiu momento la servisto eniris kun letereto.

– Ĉu tiu estas de D-ro Jekyll, sinjoro? demandis la komizo. Mi pensis, ke mi rekonas la skribon. Ĉu estas io privata, S-ro Utterson?

– Nur invito al vespermanĝo. Kial? Ĉu vi deziras ĝin rigardi?

– Momenton. Mi dankas vin, sinjoro, kaj la komizo metis la du foliojn flankon ĉe flanko kaj zorge komparis ilian enhavon.

– Dankon, sinjoro, li fine diris, redonante ambaŭ, estas tre interesa aŭtografo.

Okazis longa paŭzo, dum kiu S-ro Utterson batalis kontraŭ si mem.

– Kial vi komparis ilin, Guest? li subite demandis.

– Nu, sinjoro, respondis la komizo, estas iom rimarkinda simileco; la du skribmanieroj estas laŭ multaj punktoj identaj, nur malsimile klinitaj.

– Iom strange, diris Utterson.

– Ja estas, kiel vi diras, iom strange, respondis Guest.

– Bone estus, ne paroli pri tiu ĉi letero, vi komprenas, diris la mastro.

 

– Jes, sinjoro, diris la komizo, mi komprenas.

Sed S-ro Utterson, tuj kiam li estis sola tiun nokton, enŝlosis la leteron en sia forta kofro, kaj tie ĝi ripozadis de tiam antaŭen.

– Kio! li pensis, Harry Jekyll falsi por mortiginto!

Kaj lia sango malvarmiĝis en liaj vejnoj.

La rimarkinda okazo pri Doktoro Lanyon

La tempo pasadis; miloj da funtoj sterlingaj estis proponitaj kiel rekompenco, ĉar la morto de Sir Danvers ofendis kiel publika malfeliĉo, sed S-ro Hyde estis malaperinta el la sciado de la polico kvazaŭ li neniam ekzistis. Oni ja elfosis multon pri lia estinta vivado, kaj ĉio estis malbonfama; rakontoj elsaltis pri lia krueleco tiom senkompatema kiom perforta; pri lia malnobla vivado, pri liaj strangaj kunuloj, pri la malamo, kiu ŝajnis ĉirkaŭi lian karieron; sed pri lia nuntempa kaŝejo, ne eĉ murmureto. De l’ tempo, kiam li forlasis la domon en Soho, la matenon de la mortigo, li simple malaperis; kaj iom post iom, kun la pasado de la tempo, S-ro Utterson komencis perdi la unuan varmegecon de sia timo kaj pli kvietiĝi en si mem. La morto de Sir Danvers estis liaopinie pli ol kompensita per la malapero de S-ro Hyde. Jam kiam tiu malbona influo estis forigita, nova vivo komenciĝis por Doktoro Jekyll. Li elvenis el sia soleco, renovigis rilatojn kun siaj amikoj, fariĝis denove ilia familiara gasto kaj regalanto; kaj, kvankam li estis ĉiam konita kiel bonfaranto, li nun estis ne malpli fama pro sia pieco. Li estis tre okupata, li estis multe en la libera aero, li faris la bonon; lia vizaĝo ŝajnis malfermiĝi kaj pliheliĝi, kvazaŭ pro interna konscio de servofarado; kaj dum pli ol du monatoj la doktoro vivis en paco.

La 8-an de januaro, Utterson estis manĝinta ĉe la doktoro kun malgranda invititaro; Lanyon ĉeestis; kaj la vizaĝo de la mastro rigardis de unu al la alia kiel en la pasintaj tagoj, kiam la trio estis nedisigeblaj amikoj.

La 12-an, kaj ree la 14-an, la pordo restis fermita kontraŭ la leĝisto.

– La doktoro ne povas forlasi la domon, Poole diris, kaj li akceptas neniun.

La 15-an, li ree provis kaj ree estis rifuzita; kaj, kutiminte dum la lastaj du monatoj vidi sian amikon jam preskaŭ ĉiutage, li trovis ĉi tiun revenon al la soleco iom peza sur sia animo. La kvinan nokton, li invitis Guest vespermanĝi kun li, kaj, la sesan, li iris al D-ro Lanyon.

Tie almenaŭ oni ne rifuzis enlasi lin; sed enirante, li estis terurita pro la ŝanĝo okazinta en la mieno de la doktoro. Mortordono estis legeble skribita sur lia vizaĝo. La iama rozkolora vizaĝo estis paliĝinta; la karno konsumiĝis; li estis videble pli senhara kaj pli maljuna; kaj, tamen, ne estis tiom tiuj signoj de rapidega fizika disfalo, kiuj altiris la observadon de la leĝisto, kiom rigardo el la okulo kaj eco de maniero, kiuj ŝajnis atesti pri ia profunde kuŝanta teruro de la mento. Ne verŝajne estis, ke la doktoro timas la morton; kaj tion tamen Utterson estis tentata suspekti.

– Jes, li pensis, li estas kuracisto, li sendube konas sian propran staton, kaj scias, ke liaj tagoj estas kalkulitaj; kaj la scio estas pli, ol li povas toleri.

Kaj tamen, kiam Utterson parolis pri lia malsana aspekto, estis kun ŝajno de granda firmeco, ke Lanyon deklaris sin kondamnita al la morto.

– Min trafis granda ŝoko, li diris, kaj mi neniam resaniĝos. Estas afero nur de semajnoj. Nu, la vivado estis agrabla; mi ŝatis ĝin, jes, sinjoro, mi kutimis ĝin ŝati. Mi foje pensas, ke se ni scius ĉion, ni pli ĝojus foriri.

– Jekyll estas ankaŭ malsana, diris Utterson, ĉu vi vidis lin?

Sed la vizaĝo de Lanyon ŝanĝiĝis, kaj li levis tremantan manon.

– Mi volas nek vidi nek aŭdi plu pri D-ro Jekyll, li diris per laŭta ŝancelata voĉo. Kun tiu persono mi ne rilatos plu, kaj mi petas, ke vi evitu ĉian aludon al iu, kiun mi konsideras mortinta.

– Tut, tut! diris S-ro Utterson. Kaj tiam, post longa paŭzo:

– Ĉu mi ne povas fari ion? li demandis, ni estas tri tre malnovaj amikoj, Lanyon; ni ne vivados sufiĉe longe, por fari aliajn.

– Nenio estas farebla, respondis Lanyon, demandu al li mem.

– Li ne volas akcepti min, diris la leĝisto.

– Tio min ne surprizas, estis la respondo. Iam, Utterson, kiam mi estos mortinta, vi eble sciiĝos pri la praveco kaj malpraveco de ĉi tiu afero. Mi ne povas diri. Kaj dume, se vi povas sidadi kun mi kaj paroladi pri aliaj aferoj, pro Dio restu kaj tiel faru; sed, se vi ne povas eviti tiun malbenitan temon, je la nomo de Dio foriru, ĉar tion mi ne povas elporti.

Alveninte hejmen, Utterson tuj sidiĝis kaj skribis al Jekyll, plendante pri sia eksigo de lia domo, kaj demandante la kaŭzon de ĉi tiu malfeliĉa disiĝo rilate Lanyon; kaj la morgaŭa tago alportis al li longan respondon, jen tre kortuŝante verkitan, jen kun senco mallume mistera. La malpaco kun Lanyon estis nekuracebla.

– Mi ne kulpigas mian malnovan amikon, Jekyll skribis, sed mi partoprenas lian opinion, ke ni devas neniam revidi unu la alian. Mi intencas de nun vivadi en ekstrema soleco; vi devos ne esti surprizata, nek dubi pri mia amikeco, se mia pordo estos ofte fermata eĉ kontraŭ vin. Vi devos toleri, ke mi iradu laŭ mia propra malluma vojo. Mi faligis sur min punon kaj danĝeron, kiujn mi ne povas nomi. Se mi estas la ĉefa el pekintoj, mi estas ankaŭ la ĉefa el suferantoj. Mi ne povis pensi, ke tiu ĉi tero havas lokon por suferoj kaj teruroj tiel animŝancelantaj; kaj por malpezigi tiun ĉi fatalon, vi povas fari nur ĉi tion: respekti mian silentadon.

Utterson miregis; la malbona influo de Hyde estis fortirita, la doktoro jam revenis al siaj kutimaj taskoj kaj amikoj; antaŭ unu semajno, la estonteco estis ridetanta kun ĉia promeso pri gaja kaj estimata maljuneco; kaj, jen, subite, amikeco kaj paco de animo, kaj la tuta vojiro de lia vivo ruiniĝis. Tiel granda kaj neantaŭpensita ŝanĝo montris al frenezeco; sed laŭ la teniĝo kaj paroloj de Lanyon, devas ekzisti por ĝi kaŭzo pli profunda.

Semajnon post tio D-ro Lanyon enlitiĝis, kaj antaŭ ol pasis dekkvar tagoj li mortis. La nokton post la enterigo, ĉe kiu li estis dolore kortuŝita, Utterson ŝlosis la pordon de sia privata oficejo, kaj sidante tie en la lumo de malgaja kandelo li eltiris kaj metis antaŭ sin koverton adresitan per la mano kaj sigelitan per la sigelilo de sia mortinta amiko. «PRIVATA: por la manoj de J. G. Utterson SOLA, kaj en la okazo de lia antaŭmorto, detruota nelegite», tiel ĝi estis emfaze surskribita; kaj la leĝisto timegis rigardi la enhavon.

– Mi hodiaŭ enterigis jam unu amikon, li pensis, kion fari, se ĉi tio kostos al mi alian?

Kaj poste li kondamnis la timon kiel nelojalecon, kaj rompis la sigelon. Interne troviĝis alia enmetaĵo, ankaŭ sigelita, kaj signita sur la koverto jene: «Malfermota nur post la morto aŭ malapero de Doktoro Henry Jekyll.» Utterson ne povis fidi siajn okulojn. Jes, la vorto estis ja malapero; kaj tie ĉi denove, kiel en la freneza testamento, kiun li antaŭ longe redonis al ĝia aŭtoro, jen denove estis kunligitaj la ideo de malapero kaj la nomo de Harry Jekyll. Sed en la testamento, tiu ideo naskiĝis el la fisugestio de la viro Hyde; ĝi estis metita tien laŭ celo nur tro evidenta kaj terura. Sed skribita de la mano de Lanyon, kion ĝi povas signifi? Kreskis en la administranto granda scivolo, malatenti la malpermeson kaj tuj esplori ĝis la fundo tiujn misterojn; sed la profesia honoro kaj fideleco al lia mortinta amiko estis severaj devoj; kaj la pako kuŝis en la plej interna angulo de lia privata forta kofro.

Tamen, forŝovi la scivolecon ne estas ĝin venki, kaj oni povas dubi, ĉu de tiu tago antaŭen Utterson deziris la kunestadon de sia amiko kun tiom da fervoro. Li pensis pri li bonkore, sed liaj pensoj estis maltrankvilaj kaj plenaj de timo. Li ja iris viziti lian domon; sed eble estis por li malembaraso, ke oni malpermesis al li la eniron; eble, en sia koro, li preferis paroli kun Poole sur la sojlo, ĉirkaŭate de la aero kaj la sonoj de l’ malfermita urbo, ol esti tralasita en tiun domon de propravola sklaveco por sidadi kaj paroli kun ĝia nepenetrebla enfermita ermito. Poole ja havis neniun agrablan novaĵon por komuniki. La doktoro, ŝajnis, nun pli ol iam enfermis sin en la kabineto super la laboratorio, kie li eĉ kelkafoje dormis; li estis malgaja, fariĝis tre silenta; li ne legis; ŝajnis, kvazaŭ io absorbas lian menton. Utterson tiel kutimiĝis la ĉiaman samecon de tiuj raportoj, ke li iom post iom maloftigis siajn vizitojn.

19Bajeto: Speco de maldelikata flaneleca tuko. A. baize; Fr. bayette; G. Boye; H. bayeta.
20T.e. pripensi pri ĝi.
21Elp. Gest.